Murilo Antunes

Murilo Antunes Fernandes de Oliveira (Pedra Azul, 25ª de Junio 1950), estas brazila poeto, komponisto kaj reklamisto.

Li estas unu el la ĉefaj verkistoj de muziktekstoj de la muzikmovado Clube da Esquina (t.e. Klubo de l' Stratangulo). Li kunverkis kun Flávio Venturini, Cláudio Nucci, Tavinho Moura kaj Nivaldo Ornellas, inter aliaj.

En 2012 estis lanĉita la kinfilmo Murilo Antunes: Como Se a Vida Fosse Música (t.e. Murilo Antunes: Kvazaŭ la Vivo Estus Muziko), direktita de Fernando Batista, ĉe 2a Belorizonta Festivalo de Hispana kaj Latinamerika Kino. La filmo temas pri la kariero de la poeto kaj enhavas partoprenon de Márcio Borges, Ronaldo Bastos kaj Fernando Brant. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!