Luís Peixoto

Luís Carlos Peixoto de Castro (Niterói, 2ª de februaro 1889 - Rio-de-Ĵanejro, 14ª de novembro 1973) estis brazila verkisto de muziktekstoj, teatristo, poeto, pentristo, karikaturisto kaj skulptisto.

Li kunverkis kun elstaraj artistoj de la brazila muziko, kiaj Custódio Mesquita, Chiquinha Gonzaga, Ary Barroso, José Maria de Abreu, kaj komponaĵoj liaj estis kantataj de Carmen Miranda, Elizeth Cardoso, Maria Bethânia kaj Gal Costa, inter aliaj.

Li laboris en ĵurnaloj kaj revuoj, kiel redaktoro kaj karikaturisto. Dum 45 jaroj li estis unu el la plej gravaj nomoj de la brazila teatro, por kiu li verkis pli ol cent teatraĵoj. (Fonte: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!