Hervé Cordovil

Hervé Cordovil (Viçosa, 3ª de februaro 1914 — San-Paŭlo, 16ª de julio 1979) estis brazila komponisto, pianisto kaj muzikestro.

Li verkis plurajn tiamajn furoraĵojn, kelkajn el ili kune kun Noel Rosa, Lamartine Babo, Orestes Barbosa, Luiz Gonzaga, Adoniran Barbosa kaj aliaj.

Liaj komponaĵoj estis registritaj de Carlos Galhardo, Moreira da Silva, Carmen Miranda, Francisco Alves, Aracy de Almeida, Dick Farney, Demônios da Garoa, Blitz, Marisa Gata Mansa, Paula Santoro kaj multaj plu.

Li estris la orkestron kiu produktis la muzikon de la kinfilm Estudantes (1935), de Wallace Downey, kaj verkis por pluraj teatraĵoj. (Fonto: Enciclopédia Itaú Cultural)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!