Gijs Andriessen

Gijs Andriessen (Haia, 1957) estas nederlanda komponisto kaj filmisto kiu elektis vivi en Rio-de-Ĵanejro.

En 1983 li transloĝiĝis al Brazilo, kie li laboris kiel ĵazpianisto kaj komponisto de muziko por kinaj kaj televidaj filmoj. En 1989, li laboris kiel videdirektoro kaj direktis dokumentajn kaj propagandajn filmojn. En 1992, li fondis muzikbandon kun sia propra repertuaro kaj partopreno de la kantistino Marianna Leporace. En 1997, li renovigis sian ĵaz-popan bandon, kiu de tiam eknomiĝis JazzCatNine.

En 1999 li fondis la entreprenon JazzCatNine Video and Music Productions kaj eklaboris kiel komponisto, produktoro, filmisto kaj direktoro, farante dokumentajn filmojn, videoarton kaj muzikon. Poste, li laboris kun dancaj kaj teatrecaj grupoj, kaj projektoj de la neregistara organizo People's Palace, kun fokuso sur infanoj mizeraj de Rio-de-Ĵanejro kaj teatraj produktaĵoj en malliberejoj.

En 2000, li ricevis premion en la Kina Festivalo de Vitória (Brazilo) pro la filmo The Matingdance, kiel plej bona muzikfilmo. La unua parto de lia mult-rimeda konĉerto Noturna por solopiano kaj videprojekcio okazis en 2003 ĉe Teatro Sérgio Porto, en Rio-de-Ĵanejro.

Lia plej nova verko estas la filmo Canibal Café, bazita sur la blogo de Cibele Machado, san-paŭla verkistino. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!