Francisco Almada

Francisco de Souza Almada (30ª de novembro 1898 - Santos, 31ª de majo 1990) estis brazila esperantisto, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al Esperanto kaj ĝia movado en Brazilo.

Li estis Honora Membro de UEA, kaj unu el fondintoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj de Brazila Konsilantaro de Esperanto, ambaŭ en Rio-de-Ĵanejro.

Li grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto kiel studobjekto en la Federacia Universitato de Juiz de Fora. Li varbis la subtenon de fama futbalisto Pelé por Esperanto kaj tradukis la libron Mi estas Pelé, lia aŭtobiografio. Li ankaŭ skribis artikolojn pri Esperanto en ĵurnalo A Tribuna de Santos, kiu semajne aperigis ilin.

Li verkis la lernolibron Esperanto elementar, por komencantoj. (Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.


Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!