BrazilMuzika Klubo

Ĉi tie esperantistoj
ĝuas brazilan muzikon

*|END:WEB_VIDEO|*

Abonu!

Klaku sur la suba butono,
kaj fariĝu ano de BrazilMuzika Klubo:

BrazilMuzika Klubo estas agrabla reta ejo, kie vi povas ĝui brazilan muzikon en Esperanto!

Per via komputilo aŭ poŝtelefono vi povos iam ajn kaj ie ajn aliri al ekskluziva enhavo, de porkomencanta materialo kaj kuriozaĵoj pri la kantoj kaj aŭtoroj, ĝis aliro al la speciala BrazilMuzika Terminaro © kaj perreta renkontiĝo por muzikumi.

Krome, vi partoprenos unikan internacian komunumon!

Vi sentos vin parto de grava movado ene de la esperanta movado.

Vi ekkonos pli profunde la riĉan muzikan kulturon de Brazilo.

Vi lernos pri la kulturo kaj karakteroj de bela tropika lando.

La Klubo estas tute reta, kun videoj, aŭdioj kaj tekstoj. Vi aliras al ĝi iam ajn, ie ajn, kiomfoje vi volas.
Ĉiumonate novaj enhavoj estas aldonataj al la Klubo: videoj, kuriozaĵoj, premieroj... ĉio unika.
Vi rajtas partopreni fermitan vacapan grupon por interago kun aliaj muzikemuloj kaj se necese por ekhavi helpon.

Kelkaj komentoj

el la centoj rikoltitaj en Brazila Kolekto:
Paulo Sérgio Viana
Kia bona ideo! Gratulon! Nun ni disponas pri amaso da kantoj!

José Passini
Mi ege gratulas vin pro via tre valora arta laboro celanta la disvastigon de nia kara lingvo.

Alejandro Cossavella
Gratulojn al Flavio pro la realigado de ĉi retejo kiu tiom multe ĝojigas tiujn kiuj ŝatas esperanton kaj muzikon!

Túlio Flores
Brakharstarige!

Querino Neto
Gratulon al BK kaj al la tradukintoj pro la altkvalita laboro!

Maria Nazaré Laroca
Varman gratulon! Kia bela kaj danciga muziko! Tutcerte Zamenhof aplaŭdas ĝojege!

Neide Barros Rêgo
Kia honoro partopreni en Brazila Kolekto!

Cícero Gabriel
Vivu longe Brazila Kolekto, kaj ĉiam pli kaj pli riĉiĝu riĉigante nian vivon kaj kulturon! Gratulon.

James Rezende Piton
Gratulon pro la disciplina kaj akurata prizorgo de la Kolekto! Mi ĝojas vidi tiel belan kaj multenombran rikolton. La kvintesenco de la esperantigo de kanzonoj. Tre bone vidi nian diversoriginan riĉan kulturon klarigita en Esperanto!

Paulo Nascentes
Debuto de novaj kantotradukemuloj bonvenegas. Jen bonega mem defio por la plena posedo de nia kara lingvo. Venu pliaj!

Dirce Sales
Nur la grandaj artistoj kapablas surprizigi nin tiamaniere!
Gratulon!

Rimedlav
Esperantujo ja devas danki al altvalora arta laboro... ĝi konstruas belan kaj riĉan historion! Gratulojn al BK.

Fejfi
Mi preferas sekvi la muzikon de Brazila Kolekto!

Adelson Sobrinho
Gratulojn! Sekvenda retejo. Mi disvastigis al miaj gelernantoj en UFC - Universitato Federacia de Ceará.

Tânia Paixão
Tre bone kanti esperante popularan brazilan muzikon. Dankon!!!

Djalma Pessata
Gratulojn al ĉiuj vi pro la iniciato!

Vicente Kuristo
Mi volas partopreni esperantan feston, kie oni ludos tiun amuzan muzikon, kaj multe danci. hahaha

Partneroj

Brazila Esperanto-Ligo
Vinilkosmo

Abonniveloj

Verda-flava etaĝo
  • Premiero de muzikvideoj
  • Kompletaj Intervjuoj kun aŭtoroj, tradukintoj ktp
  • Kuriozaĵoj pri kantoj kaj aŭtoroj
  • Materialo por komencantoj
R$ 19,70* monate

*     *     *


R$ 197,00* jare
(17% da rabato)

Blua etaĝo
  • Ĉio de la Verda-flava, plus:
  • Karaokeoj
  • Specialaj Kolektoj
  • Analizo de muziktekstoj kaj kantoj
  • Kiel muziktraduki (baldaŭ)
R$ 45,00* monate

*     *     *


R$ 450,00* jare
(17% da rabato)

Blanka etaĝo
  • Ĉio de la Blua, plus:
  • Brazilmuzika Terminaro ©
  • Sekretaj videoj
  • Sekretaj partituroj
  • Registraĵoj de la Monata Renkontiĝo
R$ 49,70* monate

*     *     *


R$ 497,00* jare
(17% da rabato)

* Aŭ ekvivalente en via valuto (Klaku sur la butonoj "Abonu" por ekscii la prezon je via valuto.
Se necese, ŝanĝu la landon en la supra dekstra angulo de la pagpaĝo).
** Kontaktu nin se vi estas studanto aŭ se vi estas el neriĉa lando, ĉar ni havas specialajn kondiĉojn.

BrazilMuzika Klubo ne estas por homoj kiuj:

ne ŝatas muzikon;
ne volas uzi Esperanton;
ne interesiĝas pri brazila kulturo;
ne deziras kontakti aliajn samideanojn;
ne emas fortigi la internacian esperantan movadon.

Ordinaraj duboj

Kio estas BrazilMuzika Klubo?
BrazilMuzika Klubo estas abonservo de brazila muziko en Esperanto. En ĝi vi trovos specialan enhavon kaj ricevos multon pli ol en la retejo Brazila Kolekto.
 

Kion mi ricevos el BrazilMuzika Klubo?
En BrazilMuzika Klubo vi ricevos, interalie, aliron al registraĵoj de la monataj perretaj renkontiĝoj, al Brazilamuzika Terminaro ©, al sekretaj videoj kaj partituroj, al kompletaj intervjuoj kun elstaruloj, al specialaj kolektoj de brazilaj kantoj, al kuriozaĵoj...
 

Kiu estas la diferenco inter Brazila Kolekto kaj BrazilMuzika Klubo?
Brazila Kolekto estas senpage alirebla retejo kiu kunigas tekstojn de originalaj kaj tradukitaj brazilaj muzikkomponaĵoj, ĝiajn akordojn por gitaro kaj aliaj instrumentoj, kaj kelkajn publikajn videojn kaj partiturojn de brazila muziko en Esperanto.
BrazilMuzika Klubo estas abonservo kiu disponigas specialan materialon, kaj ĝi estas ekskluziva ejo por abonantoj. Ĝi enhavas unikan enhavon, ekzemple aliron al monata perreta renkontiĝo, al Brazilamuzika Terminaro ©, al sekretaj videoj kaj partituroj, al kompletaj intervjuoj kun elstaruloj, al specialaj kolektoj de brazilaj kantoj, al kuriozaĵoj kaj multon plu.

Kiuj estas la celoj de BrazilMuzika Klubo?
Same kiel en la retejo Brazila Kolekto, ni havas du ĉefajn celojn: propagandi Esperanton pere de brazila muziko, kaj plikonigi brazilan muzikon pere de Esperanto.
 

Ĉu mi devas pagi por fariĝi ano de BrazilMuzika Klubo?
Jes. BrazilMuzika Klubo estas profesia abonservo. Tamen, la prezo estas mirinde malalta, por faciligi la aniĝon al ĉieaj esperantistoj. Kaj vi povas elekti inter du abonperiodoj (monata aŭ jara) kaj elekti inter tri abonniveloj, kun malsamaj prezoj kaj alireblecoj. Krome, ekzistas rabatoj por studantoj kaj nepagipovaj landoj.
 

Kiuj estas la tri abonniveloj?
La abonniveloj de BrazilMuzika Klubo nomiĝas Etaĝoj. La Blanka Etaĝo estas la plej alta, la plej kompleta, ĝiaj abonantoj havas aliron al la tuta Klubo. La Verda-flava estas la baza nivelo. Kaj la Blua estas la meza nivelo. La abonantoj de Blua Etaĝo havas aliron al la Verda-flava enhavo, kaj la abonantoj de Blanka Etaĝo havas kompletan aliron al ĉiuj etaĝoj.
 

Mi estas el nepagipova lando, kion mi faru?
Se vi estas el nepagipova lando kaj deziras aboni BrazilMuzikan Klubon, kontaktu nin. Inspirite de la kotiztabelo de UEA (Universala Esperanto-Asocio), ni havas kelkajn aboneblecojn kun rabato.
 

Ĉu la retejo Brazila Kolekto daŭre estos senpaga?
Certe jes! La retejo Brazila Kolekto estas kaj estos ĉiam senpaga. En ĝi vi trovos muziktekstojn, gitakordojn, publikajn videojn kaj partiturojn kaj ĉion kion ĝi ĉiam disponigis. Tamen, se vi deziras la rajton aliri al speciala enhavo, estas rekomendinde aboni BrazilMuzikan Klubon.


Kiel funkcias la pagsistemo de BrazilMuzika Klubo?
La pago estas farata pere de kreditkarto. Vi povas elekti inter monata aŭ jara abono. En ambaŭ okazoj la renovigo estas aŭtomata post la fino de la elektita periodo (monata aŭ jara), escepte se vi malabonos.
 

Kian garantion mi havos?
Kiam vi abonas BrazilMuzikan Klubon, tiam vi havas sep tagojn por ekkoni, esplori kaj sperti la klubejon. Se vi ne ŝatos ĝin, vi rajtas en tiu tempodaŭro malaboni ĝin kaj vi rericevos entute la pagitan sumon, sen demandoj.


Dum kiom da tempo mi rajtas ĝui la Klubon?
Kiel ĉiu abono, vi rajtas ĝui ĝin dum vi estas abonanto, tio estas, ĝis tiam, kiam vi volos.
 

Ĉu eblas malaboni? Kiam? Kiel?
Jes, vi estas libera malaboni se tion vi deziras. Tio estas facile farebla iam ajn en la klubejo, kaj ni povas helpi, se vi bezonas.
Se vi malabonos, vi daŭre havos aliron al la klubejo ĝis la fino de la abonperiodo (monata aŭ jara), sed la abonpago ne estos renovigita, kaj en la periodofino vi perdos la aliron.


Kiam mi abonos, kiel mi aliros al la Klubo?
Kiam vi abonos BrazilMuzikan Klubon, tiam vi ricevos retmesaĝon kun ligilo por eniro en la klubejon, per komputilo aŭ poŝtelefono.
Tie, vi tuj trovos videon klarigantan kiel navigi tra la ĉambroj.
 

En kiuj momentoj mi rajtas aliri la Klubon?
Iam ajn! Kiel ĉio en interreto, ĝi estas malferma dum la tuta tagnokto. Eĉ la monataj renkontiĝoj estas registrataj kaj restas je via dispono en la klubejo. Certe estas pri agrable partopreni la renkontiĝojn dumokaze, tamen vi ĉiam povas (re)spekti ilin.


Kiom ofte la enhavo estas ĝisdatigita?
Ĉiumonate novaj enhavaĵoj estas aldonataj al BrazilMuzika Klubo. Specife oni aldonos ĉiumonate minimume tri enhavaĵojn, unu en ĉiu Etaĝo. La aldonaĵo povas esti nova video, nova premiero, nova teksto...
 

Kiu estas la lingva nivelo uzata en la Klubo?
En BrazilMuzika Klubo oni uzas la normalan spertan lingvan nivelon, por ebligi praktikadon al klubanoj kaj instigi al progreso.
Tamen, ni havas ankaŭ specialan ĉambron kun materialo por komencantoj.


Kaj se mi ekhavos iun dubon dum la ĝuado de la Klubo?
Ni kreis veran komunumon, do vi povos interagi kun aliaj klubanoj pere de fermita ekskluziva vacapa grupo. Krome, vi povos mesaĝi al la klubgvidantoj, kies kontaktoj estas disponeblaj en la klubejo.

Kiu respondecas pri la Klubo

BrazilMuzika Klubo estas kreita kaj administrata de Flávio Fonseca, la sama homo kiu kreis la retejon Brazila Kolekto kaj pli frue la retejon MusicExpress (kiu ankaŭ disvastigis esperantan muzikon).
Esperantisto kaj muzikisto ekde la junaĝo, li plurfoje koncertis tra la mondo kaj lanĉis albumojn en Esperanto, estas premiita pri muziko en Belartaj Konkursoj, kaj studis tradukarton sub Leopoldo Knoedt.
Pliajn detalojn pri li vi legos en la klubejo.