Paĝoj

Facila

(Originala titolo: Fácil)
Verkis: Márcio Buzelin k Marcos Tulio Lara k Paulinho Fonseca k PJ k Rogerio Flausino k Wilson Sideral
Traduko: James Rezende Piton

Ĉio nur en ord' kaj en blu',
Trankvila kiel ĉiam,
L' okuloj blinkis kaj subite
Jen sonĝo

Jen estas nia grund'
Kiam oni enamiĝas
La buŝoj restas kune,
Mankas fino al sekund'

Ĉar tago feliĉa
Ne oftas, ĝi estas rara,
Paroloj malfacilas,
Estu nur kanzon'

(Refreno)
Simpla, facila, facilega,
Tiel ke kaj vi kaj mi kaj ĉiuj kantu kune
Simpla, facila, facilega,
Tiel ke kaj vi kaj mi kaj ĉiuj kantu kune

Ĉio fariĝas klara
Patose kaj ege pala, eĉ
Kaj mia kor' akcelas
Kiam venas via aŭto

La vivo tiel simplas
Sed ni timas pri la tuŝ'
La manoj mem traserĉas sin
Tion volis jam ni mem

Ĉar tago feliĉa
Ne oftas, ĝi estas rara,
Paroloj malfacilas,
Estu nur kanzon'

(Refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!