Hieraŭ

(Originala titolo: Ontem)
Verkis: Daniel Silva
Traduko: Ana Paula Pose
Revizio: Said Albuquerque

Dolor’ antaŭa ne ekzistas plu,
Ĉar ĝi pasis for
Kiel malbonoj, kiuj iĝas bon’

Sed ne facilis tiel
Malfari, malligi kaj el mi forpeli
Malbonon, kiu iam vivis en mi

Dolor’ antaŭa instruis min
Akceptadi neperfektaĵojn,
Se ili estas ĉie, estas ankaŭ en mi

Dolor’ antaŭa al mi bonfaras nun
Ankaŭ kreskis mi,
Kiel la lum’ jen vivanta en mi

La temp’ estas mistera sinjor’
Por ajna dolor’
Ni sciu ĝin uzi je nia avantaĝ’
Ĉar ankaŭ la viv’ nin instruas
Postvivi doloron kun amo

Ĉio iros bone
Nenio estis vana
Ĉio iros bone
Kun piedoj sur la ter’

La viv’ estas nur sablograjno
En senmezura mar’.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Paŭlo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!