Estas am' alia afer'

Verkis: Émerson dos Santos

Multaj homoj kredas ke la amo estas
tio kio venas kaj la koron premas
Verdire tio estas ĥirurgio aŭ nur koratako

Por aliaj estas am' natura fort'
varma kun konfort'
tamen per ĝi venas mort'
Vetas mi salajron: tio estas fajro
ĉar estas am' alia afer'

Estas am' alia afer'
Estas am' alia afer'
Prelegas vi eksplike
tamen senefike
ĉar estas am' alia afer'

Homoj kredas ke la amo nin levigas
kaj, se ĝi enordas, nin ĝi foren portas
Ho! kia malveraĵo! Tio temas pri aviadilo

Ankaŭ estas tiuj kiuj diras ke
amo daŭras tre
longe kvazaŭ epope'
Sed tio evidentas: jen "Ĉu vi kontentas"
Ĉar estas am' alia afer'

Estas am' alia afer'...

Diras la saĝul' sur ekrano
ke ĉion por amo vi faras sen pento
Tamen daŭre diskuto restas
ĉar laŭ kelkaj estas ĝi la fina venko

Paŭlo diras: se vi estas poligloto
kaj ne havas amon
ne meritas vi aklamon
Tio, de jarmilo, estas atestilo
ĉar estas am' alia afer'

Estas am' alia afer'...


Rim: “Ĉu vi kontentas” estas kanto en Esperanto kun daŭro de 11'34", de la sveda bando La Perdita Generacio.



Kantas la duopo Dois Eus.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!