Troltreno

(Originala titolo: Arrastão)
Verkis: Edu Lobo k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

He, jen la floso sur mar'
He, he, he
Jen hodiaŭ troltren'
He, iru ni por fiŝar'
Lasu la ombron kaj venu vi!

Jen la troltreno en vasta mar' sen fin'
He, vi venigu ŝin, Jemanĵa', al mi

Mia Sankta Barbara, vi benu min
Vi edzigu min al Ĵanaina 

He, trenu ĝin sen erar'
He, he, he
Jen okazas troltren'
He, jen Reĝino de l' Mar'
Venu vi al entrepren' por mi

Helpu min Dio, Nia Sinjor' de Bonfin'
Tiom da fiŝoj neniam vidis ni


Rim:
- Jemanĵa’ = oriŝao de l' maro.
- Ĵanaina = sireno el salaj akvoj; ankaŭ unu el la nomoj de Jemanĵa'.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Unu el venkintoj de la Festivalo de TV Record, tiun kanton mi ŝategis kanti! Bela kanto, bela traduko!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ĝuste, Paulo! Tiu okazis en epoko, kiam la festivaloj malkaŝis vere talentajn artistojn. Dankon pro la komento!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!