Komplicino

(Originala titolo: Cúmplice)
Verkis: Juca Chaves
Traduko: Flávio Fonseca

Mi volas apud mi virinon tre malsaman
Al ĉiuj kiuj estis apude antaŭ nun.
Ŝi estu amikino, fidinda, plene ama,
La vera komplicino dum eterna kun'.

En korpo loĝu sun', kaj luno en la koro,
La haŭto revkolora, la belo de l' mien',
Ke kun delikateco ŝi emu al amoro,
La sorĉo de l' magio, odoro de l' maten'.

Mi volas apud mi virinon elegantan.
Ŝi mordu siajn lipojn dum la brakumricev',
Parolo ŝia kaŭzu atenton silentantan
Kaj la silento ŝia portu min al rev'.

Gastigu kun plezur', gastiĝu kvazaŭ stela
Kaj ŝi trankvile solvu devigojn ĝis la fin'.
Ke kiam ridetanta ŝi estu la plej bela,
Dum tago knabineca, dum nokto ja virin'.



(Kantas kaj ludas ukulelon: Cícero Soares)


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj ludas ukulelon: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

7 comentários:

  1. Cícero ja estas unu el niaj majstroj de kantotraduko. Pruvas tion tiu versio de mirinda kanto de Juca Chaves.

    ResponderExcluir
  2. Alĝustigo: La bonega traduko de tiu kanto ja estas de Flavio Fonseca. Samrange kaj altnivele estas tiuj de Cícero kaj James Piton

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Hahaha! :-D
      Dankon, kara Paulo! Kaj estas ankaŭ aliaj spertaj tradukemuloj en nia lando, inter ili vi.

      Excluir
  3. Perfekte!
    Gratulon al Flávio kaj Cícero.

    ResponderExcluir
  4. Kia mirindajxo! Koran gratulon unue al Juca Chaves kaj sekve al Flávio kaj Cícero!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!