Ĵoazujo

(Originala titolo: Juazeiro)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Darcy Gaia

Ĵoazujo, min respondu,
ĉar mi estas en angor',
ĵoazujo, ho amiko,
kie estas mia flor'?
Aj, ĵoazujo, ŝi neniam plu revenis,
aj, ĵoazujo, kie estas mia flor'?

Ĉu vi jam ne plu memoras
kiam min amadis ŝi,
en vesperoj viaombre
paroladis ŝi kaj mi.
Aj, ĵoazujo, kiel krevas mia kor',
aj, ĵoazujo, kie estas mia flor'?

Ĵoazuj', al mi konfesu,
mia ne estas la kor'
junulina, ĉar vi ploras
solidara je dolor'.
Aj, ĵoazujo, se mi restos sur la ter'
aj, ĵoazujo, ne min lasu je sufer'

Ĵoazujo, la destinoj
niaj estas kunligitaj
sur la trunko via estas
nomoj du de ŝi skribitaj.
Aj, ĵoazujo, mi ja estas en sufer'
kaj ke mi mortu, jen al vi de mi prefer'.


Rim: Ĵoazujo - (Ziziphus joazeiro), botanika specio de la familio de Ramnacoj, simbolo de la kaatingo de la brazila nordoriento. (Fonto: Vikipedio)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. ĵuazo, la frukto. Ĵuazujo, ĵuazarbo. Bv vidi vikipedio.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro la informo, Lumario! En Vikipedio mi trovis nur la formon "ĵoazarbo". Do, kvankam la tradukon faris Darcy Gaia, mi ŝanĝis en la muzikteksto, kaj aldonis piednoton.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!