Hamburga Kongreso

(Originala titolo: Legalidade)
Verkis: Juca Chaves
Parodio: James Rezende Piton

Dum la kongres', dum la kongres',
Ne sufiĉis retoriko,
Neŭtraleco-politiko,
Malgraŭ tiom da impres'.

Malgraŭ l’ impres', malgraŭ l’ impres'
Malprosperis la kroato
Turnis dorson Komitato,
Al regado venis ĉes'

Venis la ĉes', venis la ĉes'
Kulpas ne la komunisto,
Kaj ne kulpas la Mefisto,
Nur junuloj, en progres'.

En la progres', en la progres',
TEJO agis laŭ la plano,
Kaj al juna usonano
Voĉoj fluis kun sukces’

Kun la sukces', kun la sukces’,
Ĉagrenita en Hamburgo
Demisiis demiurgo,
Retiriĝis al forges'

- kaj vivu la Kongres'!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Se tiun kanton komponis Juca Chaves, ĉu li ĉeestis la (Esperantan) Kongreson de Hamburgo? Bela traduko.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Hahaha :-D
      Kompreneble ne; la originalon li verkis pri puĉo-provo en brazila politiko de la 1950-aj jaroj. James genie adaptis al Esperantujo.

      Excluir
  2. Tre amuza adapto, James! Gratulon!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!