Tamburina Brazil'

(Originala titolo: Brasil pandeiro)
Verkis: Assis Valente
Traduko: Flávio Fonseca

Jam estas tempo tiuj brunaj homoj montri sian grandvaloron
Mi eĉ vizitis la preĝejon por petegi pri helpado tia
Vivu Monteto Vinten'! Pindura-Sajo! Mi petas vin
Mi volas vidi onklon Sam ludantan sambon por dancigi al ni.

La onklo Sam deziras koni de proksime nian batukadon
Li diras nun ke la bahia spico plibonigis lian pladon
Kaj por li jen kuskus', akaraĵe' kaj abara'
En Blanka Domo li jam dancis batukadon de Jojo', Jaja'

Brazil', plivarmigu tamburinojn
La kortojn vi iluminu
Ĉar sambon volas ni ja!
Kelkaj sambas diference alilande
Aligente ja malsamas batukad'
Batukantoj kunsonigu la tamburojn
Paŝtistinoj, trubaduroj
Kun esprimoj sen egal', mia Brazil'!

Brazil', plivarmigu tamburinojn
La kortojn vi iluminu
Ĉar sambon volas ni ja!


Rim:
- Monteto Vinten' (portugallingve Morro do Vintém) - nomo de favelo (domaĉaro) en la urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Pindura-Sajo (portugallingve Vila Pindura Saia) - nomo de favelo (domaĉaro) kiu ekzistis en la urbo Belo-Horizonto ĝis la 60aj jaroj, hodiaŭ malgranda kvartalo.
- batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de Allan Kardec Afonso Costa).
- kuskuso, akaraĵeo (portugallingve cuscuz, acarajé) - tipaj manĝaĵoj (laŭ Dicionário de Túlio Flores kaj Vikipedio).
- abarao (portugallingve abará) - tipa manĝaĵo (laŭ Vikipedio).
- Jojo' kaj Jaja' (portugallingve Ioiô kaj Iaiá) - titolo donita de iamaj sklavoj al sinjoroj kaj sinjorinoj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

  1. La solvo esperantigi brazilanaĵojn estas tre interese favore la originalan ritmon. Bele.

    ResponderExcluir
  2. Tre bone. Akaraĵeo, abarao, vatapao k. a. oni trovas je Vikipedio.

    ResponderExcluir
  3. Bv korekti akaraĵeon, abaraon, vatapao n kaj aliajn....

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!