Samideanoj

(Originala titolo: Parceiros)
Verkis: Flávio Fonseca
Traduko: Flávio Fonseca

Harpas animo mia!
Orversojn viajn sorbis mia vivo.
Sonĝas mi poezie!
Amike lumis min via kreivo.

Ne pensu plu endormiĝi nun,
Anima nin gefratigas la san’.
Vojon tagiĝen ni sekvu tuj,
Antaŭ ol distos la man’ de la man’.

Lumvide kvazaŭ amanto,
Ebrie de energia donar’,
Ridi, kantadi, kunigi
Insulojn sur sama parto de mar’.

Apude mi estas ĉe vi,
Nun kiel ano de samideal’.
Jen miaj vortoj kopias la viajn,
Ondas en ni uvertur’ kaj final’.


Rim:
- La teksto (same kiel en la portugala) estas akrostiko, omaĝe al amika poetino Hosana Valéria.
- Registrita esperante en la albumo Aerlumo, de Flávio Fonseca: Brazila E-Ligo, 1990.
- Registrita portugallingve en la albumo Luz do Ar, de Flávio Fonseca: memeldono, 1989.



Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca
Dekkorda gitaro: Joca
Fluto: José Evangelista
Basgitaro: Fernando Leporace
Drumo: João Cortez
Perkutiloj: Marcos Suzano

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!