Numeroj

Verkis: Dirce Sales

Soldatoj laboremaj ni estas
kaj ni venas labori kun vi.

Soldato Unu!
Jen mi.
Soldato Du!
Jen mi estas tie ĉi.
Soldato Tri!
Jen mi, jen mi, jen mi!
Soldato Kvar,
kie estas vi?
Jen mi estas tie ĉi.
Soldato Kvin!
Prezentu vin!
Jen mi, Sinjoro,
tute preta por laboro.
Soldato Ses!
Kial vi malfruas?
Pardonu min,
ĉar kuri mi ne ĝuas.
Soldato Sep!
Jen mi, Sinjoro!
Soldato Ok!
Ankaŭ preta por laboro.
Soldato Naŭ!
Estas mi kuranta...
Soldato Dek!
Mi estas manĝanta.
Jam?!
(Denove?!)



Kantas: Dirce Sales k Tania Paixão


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!