Lontana

Verkis: José Calixto

Kiam mi fermas la okulojn
Mi vidas vian vizaĝon
Pere de mia animo

Sekure mi prenas vian manon
Promenante sur la plaĝo
Tute feliĉaj

Aŭskultu, aŭdu mian voĉon
Valoru mian amon
Ne plu evitu min
Meditu, revidu vian planon
Ne estu plu lontana
Kredu, fidu je mi

La mondo rondiras
La steloj brilas
Kaj pri via rigardo
Mi resopiras


Rim: Registrita en la albumo Esperante: memeldona, 2002.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: José Calixto)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Lontana - mi lernis novan vorton dank´ al ĉi tiu kanto. Kaj tre plaĉis al mi rekantado de la lasta alineo - foje tre rapida, lastfoje tre tenera...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!