La tre amata

(Originala titolo: O bem-amado)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: James Rezende Piton

La nokto dumtage, la vivo dum mort', ĉiel' en Ter'
Laŭ lia prefero, anstataŭ pardon' nur la sever'
La rido dum ploro, fortun' en malbon', kubo el sfer'
Laŭ lia deziro, la povo pli ol ĉiu afer'.

Kiam diras la sun' de la maten'
Ke kunportos la tago je alven'
Resanigon por nia vundo en
La malferm' de la kor',
Memorigas la vento de la nokt'
Ke nin gvatas konstante ia mort'
En angul' ajna de ĉi tiu viv',
Vi volu aŭ ne

Agito en paco, kuraĝo en timo, ir-reven',
La korpo sen graco, pluas en dolor' sen la malben'
La nokto dumtage, la vivo dum mort', ĉiel' en Ter'
Laŭ lia prefero, anstataŭ pardon' nur la sever'


Rim: Verkita por la televidserio O Bem-amado: Televidstacio Globo, 1973.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!