Ĝis Dio volu

(Originale: Até quem sabe)
Verkis: João Donato k Lysias Ênio
Traduko: Cícero Soares

Ĝis ajna iam
Ĝis volu Di'
Ĝis Dio diru

Ĝis vi sen mi
Sen fantazio
Sen resopiro

Jam ni nuntempe
Tuj senaverte
Ne plu kuniras

Ne plu deziras
Pluiri rekte
Kaj plu afekte

Mi iros kun
Neniu nun
Jam ne vi plu

Sen memestim'
Sen vivfaden'
Sen memkompren'

Venu forges'
En la amas'
Ĝi min konsolu

Ĝis ajna iam
Ĝis diru Di'
Ĝis Dio volu


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĝis kiu scias

8 comentários:

  1. Tio supre ja estas altnivela traduko en ĝia vera senco, tio estas, plena rekreado. Laŭde kaj aplaŭde. (Paulo P Nascentes)

    ResponderExcluir
  2. Per malmultaj vortoj estas dirite multo...

    ResponderExcluir
  3. Prave. Ĝi estas vera poezia kreitaĵo, konciza kaj multaspekta.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!