Sur la montaro

(Originala titolo: C’est si simple d’ aimer)
Verkis: E. Jacques-Dalcroze
Versio: Sylla Chaves

Estas plena de am'
nia bela naturo
dum ni promenas jam
gaje tra l' aerpuro,
kaj dum ora sunradi'
plivarmigas nian koron
kaj sennuban kampan foron
kun plezur' vidas ni.

La supro de l' monto
kovrita de neĝo
en la horizonto
ŝajnas kap' de reĝo...
kaj en gaja hor'
sur nia montar'
rekte el la kor'
kantas ni kun klar'.

Sub lazura ĉiel'
kaj ĝis la malproksimo
ekzistas granda bel'
por plezur' de l' animo;
kaj en fluo de river'
ĉe la bosko de l' vilaĝo
kaj en tuta la pejzaĝo
estas am' kaj esper'.


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!