Sciu vivi bone sur Ter'

(Originala titolo: É preciso saber viver)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Se imagas vi ke l' vivon
Faras ĝin la iluzi'
Povos vi iĝi freneza
Aŭ solece mortos vi
Estu zorga dum vivado
Por ke ne estu sufer'
Sciu vivi bone sur Ter'

Ĉiun ŝtonon sur la vojo
Povas vi fortiri ĝin
Pri la dornoj ĉe la floroj
Zorgu ke ne vundu vin
Inter bono kaj malbono
Vi elektu per la ver'
Sciu vivi bone sur Ter'

Sed se vi akompanos min
Ien ajn iros vi kun mi
Estos por mi do tiu voj'
La amo-ĝoj', la amo-ĝoj'

Sciu vivi bone sur Ter'
Sciu vivi bone sur Ter'
Sciu vivi bone sur Ter'
Sciu vivi bone sur Ter'
Bonu sur Ter'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Kvankam tiu kanzono estas el Roberto kaj Erasmo Carlos, ili NE estis la unuaj kiuj kantis ĝin. Tiu honoro apartenas al la grupo "Os Vips", kiu registris la kanzonon antaŭ ol ĝi eniris en la filmo de Roberto el 1974.
    Kuriozas la fakto ke, en la versio de "Vips" estas tri versoj kiuj NE estas kantataj en la roberta versio. Oni povas aŭdi la unuan version tie ĉi:
    https://youtu.be/h8nLzw0eQqQ

    ResponderExcluir
  2. Korekto: la filmo ne estas el 1974, sed el 1969. La versio de Vip's estis lanĉita unu jaro antaŭe.

    ResponderExcluir
  3. La melodio de la kanto (kiun mi povis sekvi en jutubo dank´ al la aludo de Fernando :-) estas ĉarme vigla, kaj la teksto belas kaj estas sekvinda. Jes, ni sciu vivi sur nia Tero en ĉiu momento de nuno kaj en harmonio kun si mem.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!