Ĝis kiu scias

(Originale: Até quem sabe)
Verkis: João Donato k Lysias Ênio
Traduko: Francis Soghomonian

Ĝis iu tago
Ĝis vivos mi
Ĝis kiu scias
Ĝis venos vi
Sen fantazio
Sen plu saŭdadi

Ĉar nun vi kaj mi
Nin tre subite
Ne plu komprenas
Ne plu intencas
Plu ŝajnigante
Plu kunirante

Nun iros mi
Laŭ ajna voj'
Sen vidi vin
Sen voli min
Sen kredi min
Sen trovi min

Mi trinkos min
Mi perdos min
For en la urbo
Ĝis iu tago
Ĝis vivos mi
Ĝis kiu scias


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĝis Dio volu

2 comentários:

  1. Mi rigardis ambaŭ tradukojn - ambaŭ ĉarmas. Ne eblas elekti... Estas simile, ol kiam unu kanton kantas du diversaj kantistoj. Estas la sama kanto, sed du aliroj al ĝi, sekve du rezultoj, kaj same ne elekteblas el inter ili...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes, tial mi opinias tre utila la publikigon de pli ol unu versio. La homoj povas kompari, provi kaj lerni.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!