Tero-tero

(Originala titolo: Quero-quero)
Tradicia, rikoltita de Barbosa Lessa
Traduko: Ivo Sanguinetti

Tero-tero, tero-tero
Tero-tero vekiĝas frue
Se persono proksimiĝas
Ĝi komencas kriadi brue.

Tero-tero dum mezo
De l' nokto
Kantadis kaj kriis
Kun granda rumor'
Mi ankaŭ
Dum nokto de l' vivo
Jam trovis tiun lumon
kiu helas mia kor'.
Sed nun, gaŭĉino
Mi krias
kun granda fervor'
Tero-tero, tero-tero
Mi ŝin amas kun ardor'.


Rim:
- Registrita de Nelson A. Pacheco en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.
- Tero-tero estas tre populara birdo en Brazilo (Vanellus chilensis).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. En PIV la nomo de tiu birdo estas Vanelo vere estas multspecia kaj trovebla tutmonde.



    ResponderExcluir
  2. Interese: tiu via birdo en la ĉeĥa nomiĝas čejka jihoamerická (mevo sudamerika), sed en la slovaka cíbik čiernočelý (vanelo nigrafrunta). Ĉu ili vivas en niaj landoj, mi tute ne imagas... verŝajne ne.
    Mi en la Tubo trovis la kanton en la portugala: https://www.youtube.com/watch?v=a8z8lnS63lo kaj ĝi agrablas, same kiel ĝia enhavo.
    Mi mem ne povus esti tero-tero, vekiĝanta frumatene, sed jes la tero-tero bruanta noktomeze!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Prave, "vanelo" estas ankaŭ konata nomo en Esperantio, kaj mi kredas, ke ĝi troveblas en multaj mondopartoj.
      Rimarku, ke la portugallingva originalo kiun vi trovis havas la tipan muzikstilon de suda Brazilo, kie vivis Barbosa Lessa.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!