Mi, la gitaro kaj Dio

(Originala titolo: Eu, a viola e Deus)
Verkis: Rolando Boldrin
Traduko: James Rezende Piton

Je la ekir' por
Inspir' kantis birdo en libero
Iris kun espero,
Mi, la gitar' kaj Di'

De halt' al halto
Kun foja elsalto
Pro l' dorna itinero,
Antaŭ la vespero
La gitaro, mi kaj Di'

Esperante pri nova amor'
Laŭ malnove kantita prafar'
Kiel en tute kara kanzon'
En forejoj de vasta kampar'

Jam la polvo de malnova voj'
Lasis markojn en koro - malĝoj'
Kaj sur manoj kaj mia destin'
Frapodanco de iu virin'

Jes, la momento de ĉiu
Disiĝo korliga,
Ho, tre suferiga,
Mi, la gitar' kaj Di'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Ĉiam tristas, kiam foriras bona homo, sed via multflanka talento Rolando Boldrin vivis bonan kaj riĉenhavan vivon. Nun li jam gitarludas al Dio... li ripozu en paco!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Kara Fejfi, mi fieras pri tio, ke Esperanto konatigis al vi iomete pri la arto kaj vivo de homo valora al la kulturo de mia lando! Mi ĝojas relegi de vi! Amikajn salutojn!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!