Malĝojo de kamparano

(Originala titolo: Tristeza do Jeca)
Verkis: Angelino de Oliveira
Traduko: nekonata

En la versoj tiel simplaj
mia bela, mia kor'
al vi volas mi diradi
pri sufer' kaj pri dolor'.
Mi estas kiel sabia'
ĉar kiam kantas nur malĝojon
al la branĉo venas ja.

Per gitar'
mi kantas, ĝemas sen bruado
ĉiu sono estas kiel la saŭdado

Mi naskiĝis sur montaro
en kabano sen ĝojado
tute plena de lumetoj
de la luna tralumado.
Kaj kiam estas mateniĝo
en la kampo la birdaro
estas ĝoja en kantado.

En la kampo ĉio tristas
ankaŭ parolmanier'
kiam sonas la gitaro
en okul' estas larmer'
kaj neniu kantas gaje
la kampul' estas kantanta
por mildiĝi je sufer'

Mi mutigos la gitaron
mi ne povas kanti plu.
Enlandano kiam kantas
estas en vivomalĝu'.
Kaj la ploro, ĝi faladas
malrapide ĝi fluadas
kiel akvo al la mar'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Trista kantenhavo, tamen agrabla melodio: https://www.youtube.com/watch?v=HdT_X9TsuZs.
    Kaj mi ĉiam diras laŭ iu klasikulo: "La vivo estas hundo, kaj tial ĝi estas la plej bona amiko de la homo."

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!