Lant' el lontan'

(Originala titolo: O que será (À flor da pele))
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Querino Neto

Kio kun lant' el lontan'
Agacas mian enon kun lant' el lontan'
Burĝonas ĝi, florpremo kun lant' el lontan'
Survojas en vizaĝon ruĝiga ĉikan'
Senkaŝe min perfidas kun dol' ĉarlatan'
Korpremas al konfeso sen vol' aŭ spontan'
Ne eblas plu afekto de sperta infan'
Sinmontras la obsedo kaj laŭtas rikan'
Devigas min, senhejma, almozi pro pan'
Pri kio senmezuras, kaj nun por ĉiam'
Pri kio senrimedas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio senreceptas

Kio kun lant' el lontan'
Subitas el la eno sen permes' nia
Primokas sindetenon eĉ anarkian
Kaj ardas ĝi, veneno afrodizia
Samkiel la mieno festanemia
Ne savas la advento nek haleluja'
Nek la medikamentoj de familian'
Nek ĉiu sorĉotento plenalkemia
Kaj aro da sanktuloj kun lant' el lontan'
Pri kio ne ripozas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne laciĝas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne limiĝas

Kio kun lant' el lontan'
Bruligas min el eno, kun lant' en lontan'
Malhelpas la dormemon, kun lant' el lontan'
Provokas mian ĝemon pro ardo je flam'
Incitas korpan tremon, forpreniĝas san'
Kaj ŝvitas mi pro ĝeno, inundo je van'
Kaj ĉiuj miaj nervoj suplikas en klan'
Impetas miaene tre febla organ'
Eruptas mi pro tim', kiel lafa vulkan'
Pri kio ne hontiĝas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne regeblas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne prudentas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Kio okazas al mi

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!