Kanto por la latinamerika unuiĝo

(Originala titolo: Canción por la unidad latinoamericana)
Verkis: Pablo Milanés
Portugallingva adapto: Chico Buarque
Esperanta traduko el la adaptita versio: Flávio Fonseca

La naskiĝo de ĉi mondo
Sin prokrastis dum momento
Okazis do intertempo,
Por universo, sekundo

Ŝajnis, ke en ĉi okazo
Ĉio estis finiĝanta
Kun la mortiga distanco
Ja disiganta la vivojn

Oni estigis kutimon
De apartigi la manojn
Kaj igi samideanojn
Rigardi sin kun ektimo o o o

Post la pasado de l' jaroj
Akumuliĝis rankoroj
Oni forgesis amorojn
Ni estis kvazaŭ barbaroj o o o

Kia suferigo mova
Kia mondo separata
Neniam estis trovata
Sen porto de vivo nova

Ne pensu, ke historio
Estas ĉaro sen rimeno
En iu voja marĝeno
Aŭ iu fia stacio

Historio estas ĝoja
Plena je popol' kontenta
Kiu nur indiferenta
Pasas sur la paranoja o o o

Estas trajno sur la reloj
Malfermanta novajn trakojn
El ĝi gestas multaj brakoj
Balancantaj ĝis la celoj o o o

Kion havas propran lumon
Neniu povas estingi
Nur ĝia brilo atingi
Obskuron de fora brumo

Kiu do detenos flamon
Plenlumigi la scenaron
Kaj bruligi la anaron
Kaj inventi novan dramon o o o

Kiu do malhelpos ventojn
Bati pordojn malfermitajn
Skui terojn nepistitajn
Kaj disĵeti la lamentojn o o o

Kiu pagos la ĉagrenon
De la tempo misuzita
De la vivoj jam perditaj
Kaj de tiuj en malpleno o o o

Estas jam lanĉita stelo
Nur por kiu scias vidi
Nur por kiu volas fidi
Kun ĝi iri al ĉielo o o o


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Indas rimarki, ke en la originalaj paroloj de Pablo Milanés, la lasta strofo estis: "Bolívar soñó una estrella/ que junto a Martí brilló/ Fidel la dignificó", evidenta mencio al tri grandaj nomoj de la latinamerika integriĝo. Tamen, ĉar Brazilo ankoraŭ estis sub la militista reĝimo, Chico Buarque kompreneble ŝanĝis tiun lastan strofon.

    ResponderExcluir
  2. Laŭviva enhavo!
    Iu saĝa iam diris, ke tiuj, kiuj ne memoras la pasintecon, estas kondamnitaj al ĝia ripeto.
    Pablo Milanés, kantisto de amkanzonoj kaj politikaj kantoj, naskiĝinta en Kubo, novembron forlasis nin por ĉiam en hispana Madrido. Pacon al li!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!