Balanco

(Originala titolo: Balancê)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Flávio Fonseca

En la balanco, balanc'
Mi volas vin por la danc'
Venu al rondo, al gaja seanc'
En la balanco, balanc'

Kiam vi preter mi pasas
Je strange longa distanc'
Ho, mia koro sin tute frakasas
En la balanco, balanc'

En la balanco, balanc'...

Vi estis mia, tre linda
Vi estis mia bonŝanc'
Tial mi estas nuntempe mirinda
En la balanco, balanc'

En la balanco, balanc'...

Vivon pasigas mi pense
Pense pri nia nuanc'
Dum tempo pasas mi restas intense
En la balanco, balanc'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Taūgega traduko, Flafon!

    ResponderExcluir
  2. Bedaŭrinde, via ĉarma kantistino ne plu balancos... ŝi ripozu en paco!
    Ŝi, ĉarmulino, la malnovegan kanton kantis jam antaŭ multegaj jaroj: https://www.youtube.com/watch?v=TuPFzT8BJag. Nun, dank´ al Flávio, ankaŭ ni, esperantistoj, povas konatiĝi kun ĝi - kaj pertube ankaŭ kun ŝi...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes, kaj la kanto estis jam registrita en 1936, de alia famulino, Carmen Miranda!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!