Rapide, Johano!

Verkis: Sylla Chaves

Johan'! Ne restu tie side!
Rapide, Johan'! Rapide!
Prenu ĉevalon, kaj ni rajdu kune!
Se ni malfruos, mia estro agos pune!

Johan'! Ne restu tie side!
Rapide, Johan'! Rapide!
Monatan pagon gajnos mi hodiaŭ!
Se mi malfruos, ĝin formanĝos inflacio!

Lastan monaton mia aldona pago
ŝajnis monŝanĝo je l' fino de la tago!
Sed boros mi tra mia korto:
Petrolo ŝprucos se favoros sorto!


Rim: Registrita de la kantisto Joel de Castro en la albumoj Karnavalo en Rio kaj Karnavale, de Sylla Chaves.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Joel de Castro)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Jes, estas demando, chu ech valoras ellitighi por iri preni la malaltan salajron :-). Prefere ni provu trovi tiun petrolon, he-he...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!