Pac' pro la pac'

(Originala titolo: Paz pela paz)
Verkis: Nando Cordel
Traduko: Givanildo Costa
Revizio: Flávio Fonseca

La pac' de l' mondo
Ekas el mi
Kun tiu am'
Ja tutcerte mi feliĉas
Farante bonon
Al mia frat'
En mi nobleco
Pulsas forte en la kor'
Jam venis horo
De kuna vera packonstru'
Neniu volas plu
Malamon, do

Pac' pro la pac' - pro la infanoj 
Pac' pro la pac' - pro la arbaro
Pac' pro la pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Pac' pro la pac' - pro la justeco
Pac' pro la pac' - jen libereco
Pac' pro la pac' - pro la beleco ami vin

Pac' pro la pac' - pro mondo nova
Pac' pro la pac' - pro la espero
Pac' pro la pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Pac' pro la pac' - pro la justeco
Pac' pro la pac' - jen libereco
Pac' pro la pac' - pro la beleco ami vin



(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Paco por paco

2 comentários:

  1. Tuj mi pensis pri la iam che ni ege populara kanto Estu chiam la suno. Jen la ligilo kun la rusa teksto: https://www.youtube.com/watch?v=zP-StXj7Dik. Jen la ligilo al la kanto kantita de konata chehha kantistino: https://www.youtube.com/watch?v=zP-StXj7Dik. Kaj jen la ligilo al plena E-teksto: http://kantaro.ikso.net/estu_cxiam_la_suno.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!