Ne scias mi, Mangejro

(Originala titolo: Sei lá, Mangueira)
Verkis: Paulinho da Viola k Hermínio Bello de Carvalho
Traduko: Paulo Nascentes

Vide ĝi el alto
Ŝajnas pli ĉiel’ sur plank’
Ĉu ne
En Mangejro poezio kiel mar’ iĝis senfin’
Bela loko ja senfin', kompreni ĝin
opiniu ke,
La vivo ne estas kion vidas ni
Estas iom pli
Okuloj tute ne perceptas ĝin
La manoj ne tuŝas ĝin
Piedoj surpaŝas ne ĝin
Ne scias mi
Ne scias mi
Ĉu la beleco entute nun pritraktata
Eliras nur el tiu mia kor’
En Mangejro poezio
Per supren-suben konstante
Instruas nudpiedante
Novmanieron por ĉi kunvivad'
Por kantadi, revadi, sufer’
Ne scias mi, ne scias mi, ne
Tiom grandas ja Mangejro,
Ke ekspliko estas ne.


Rim (Noto de la tradukinto):
Mangejro (originale Mangueira) - Ikono el la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. La plej granda samba lernejo sur la planedo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Dankon, Flavio, pro alĝustigoj kaj bela publikigo. (PaposNascentes)

    ResponderExcluir
  2. Mi chiam volonte sekvis en niaj televid-novajhoj raporton el tiu via nacia festo... Kaldronego da vigla muziko, belegaj virinoj, homa tumulto... Sed vi pravas: ´La vivo ne estas kion vidas ni´... pli mi pensas pri la romia ´panon kaj ludojn´... Ja ludoj estus, sed chu ankau la pano estas???

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!