Mi amas vin

Verkis: Afonso Camboim

Vidu bestojn,
birdon kiu forflugas
tra landlimojn
ĉar ĝi povas pepi
ie ajn
ie ajn

Jen,
en Sudatlantiko
maljuna fiŝo
rakontas fabelojn
al pluraj fiŝidoj
aliakvanaj
aliakvanaj.

Nur ni
estas mutaj, surdaj
antaŭ samspecanoj
alilandaj.
alilandaj

Nur ni
la raciuloj,
kiuj skribas
kiuj havas komunikilojn
komunikilojn.

Neniu pli ol ni
kiuj povas,
kiam volas,
kiuj diras “Mi
amas vin
Mi amas vin".


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!