Kanto por ebla konsolo

Verkis: Geraldo Mattos

Al ŝi foriris letero,
ĉar ŝi foriris de mi;
la vortoj de malespero
ŝin eble portos al mi...
ĉar ŝi ne plu estas kun mi,
kaj mia ĝu' iris kun ŝi.

Ektintas pord-sonorilo,
kaj mi tuj pensas pri ŝi:
letero venas... jubilo,
kaj ĝi min portos al ŝi.
ĉar ŝi ne plu estas kun mi,
kaj mia ĝu' iris kun ŝi.

La pordon mi disetendas
por ĉi anonco pri ŝi,
leterportiston atendas,
sed tie montris sin ŝi.
kaj ŝi jam plu restas kun mi,
kaj mia ĝu' iras kun mi...


Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Foje estas granda surprizo, kio/kiu estas malantaŭ la pordo... foje agrabla, foje malagrabla...

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!