Saŭdado, ĝojo trista

(Originala titolo: Saudade, alegria triste)
Verkis: Maria Nazaré Laroca k Cícero Soares
Traduko: Paulo Sérgio Viana k Cícero Soares

La resopir' estas trista,
sed por ni dolĉa ornamo
de rememoro insista
pri la jam perdita amo.

Saŭdado, jen ĝojo trista
De perdit' en labirinto;
Parfumo de am' insista
Pri dezir' al foririnto.


Rim: Poemo originale verkita portugallingve de Maria Nazaré Laroca, esperantigita unue de Paulo Sérgio Viana (unua strofo), kaj poste esperantigita (dua strofo) kaj muzikigita de Cícero Soares.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Portugallingve kaj Esperante
kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

8 comentários:

  1. Kia honoro! Elkoran dankon al Cícero Gabriel, Paulo Sérgio Viana kaj Flávio Fonseca! 🥰💚💝 (Maria Nazaré Laroca)

    ResponderExcluir
  2. Fakte tiu bela portugallingva poemo meritis atenton de ĉiuj poetoj por resp. esperantigo. Jen do tion faris Paulo Sérgio Viana kaj Cícero Gabriel. Brile, kompreneble!

    ResponderExcluir
  3. Gratulon al tiu teamo, kiu brile reagis al versoj de Nazaré!
    Bonege!

    ResponderExcluir
  4. Ankaŭ mi saŭdadas... Brazilon, Rion, geamikojn tieajn... Ĉarma teksto, ĉarma melodio! Gratulon al la verkintoj.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!