La sonĝo de l' ŝamano

(Originala titolo: O sonho do xamã)
Verkis: Nilson Chaves k Eliakin Rufino
Traduko: Sylla Chaves

Janomama ŝaman' sonĝis ke l'
fum' kaŭzata de la teknologi'
farus truon en la mez' de l' ĉiel',
kaj l' ĉielo tuj falus tra ĝi.

Pri la sonĝo diskriis ŝaman':
por la mond' estas granda danĝer'!
Sed la krioj disflugis je van'...
ne atentis la mond' pri l' afer'...

Longe poste, scienca kontrolo
ekrimarkis, ke estis realo
en la dir', ĉar l' ozona tavolo
havas truon, do eblos la falo...

Mi nur volas, ke tiu teruro
de la sonĝo ne iru ĝis fin'!
Restu, kara ŝaman', en sekuro,
kaj senĉese protektu vi nin!


Rim: La Janomamoj (originale Ianomâmis Yanomâmis) estas grupo de proksimume 35.000 indiĝenoj kiuj vivas en ĉirkaŭ 200-250 vilaĝoj en Amazonia Arbaro, ĉe limo inter Venezuelo kaj Brazilo.



Kantas: Neide Barros Rêgo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

8 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!