Ne, ne

(Originala titolo: Nunca)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Flávio Fonseca

Ne, ne,
Eĉ se l' tuta mondo falus for,
Eĉ je diordon', aŭ pro favor',
Kun vi repaciĝus mi en ver'.

Ne, ne,
Kiam nin vizitis la misrev',
Tiam ni tuj portu per mallev'
Nian koron al ter'.

Saŭdado,
Diru pro bonvolo al ĉi in',
Kiel mi sincere amis ŝin,
Kiom mi min donis al ĉi grac'.

Saŭdado,
Ne forgesu ankaŭ diri, ke
Nur pro vi mi povas dormi, ve,
Iel-tiel en pac'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ne plu

5 comentários:

  1. Bela kanto de Lupiscinio, interesa tradukdonaco al Esperantujo!

    ResponderExcluir
  2. (sal', amiko!) ĉu ie disponeblas aŭddosiero, per kio oni ĝuu vian ludkantadon? (la traduko estas bonega❣️💚

    ResponderExcluir
  3. Saluton, kara! Dankon!
    Ankoraŭ ne disponeblas tia dosiero, tamen mi planas baldaŭ prepari iun.
    Brakumon!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!