Mi amis tiom

(Originala titolo: De tanto amor)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, mi venis tien ĉi
Nur adiaŭi vin
Kaj ĉiujn lastajn vortojn de ĉi amo, vi
Ja aŭdos en la fin'

Mi vin amis tiom, ke
Mi iris trans la mez'
Neniu povas ami tiel kiel mi
Kaj mi konfesas nun, jen tiu la frenez'

Mi rigardos vin en la
Momento adiaŭi vin
Mi denove ploros, ha,
Kiam vi rigardos min, rigardos min

La saŭdado venos, do
Mi petas je favor'
Permesu min almenaŭ vidi vin en for'
Pardonu, venkos min silente mia plor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!