Jen miaj brakoj

(Originala titolo: Aquele abraço)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Ja, Rio-de-Ĵanejro daŭre estas linda
Ja, Rio-de-Ĵanejro daŭre estas bela
Ja, Rio januara, februara, marta
Ha lo, ha lo! Realengo - jen miaj brakoj!
La partianoj de Flamengo - jen miaj brakoj!

Chacrinha daŭre iras kun granda stomako
Alhupas la fraŭlinon kaj ĉesigas kvakon
Kaj daŭre gvidas ĉion tra la tuta korto
Ha lo, ha lo! Ho Chacrinha - ĉiama forto
Ha lo, ha lo! Terezinjo de la barako
Ha lo, ha lo! Ho Chacrinha - kolora frako
Ha lo, ha lo! Terezinjo - jen miaj brakoj!
Ha lo! Ino de l' favelo - jen miaj brakoj!
Ha lo! Homoj de Portelo - jen miaj brakoj!
Ĉiuj karnavalaj tagoj - la sambo-klako
Ha lo! Bando Ipanema - jen miaj brakoj!
Mia vojo tra la mondo - jen mia fako!
Ĉar Bahio jam provizis la mapo-pakon
Nur mi decidas pri mi - jen miaj brakoj!
Al vi forgesinta min - jen miaj brakoj!
Ha lo! Rio-de-Ĵanejro - jen miaj brakoj!
Tuta la brazila gento - jen miaj brakoj!


Rim:
- La urbonomo Rio-de-Ĵanejro signifas "Rivero de Januaro"; tial, la aŭtoro faras la vortludon "januara, februara, marta".
- Realengo - kvartalo en la urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Flamengo - unu el la plej grandaj kaj famaj futbalaj teamoj de Rio-de-Ĵanejro.
- Chacrinha (prononco: Ŝakrinja) - iama brazila televidprezentisto, tre fama de la 50aj ĝis la 80aj jaroj (Estas li sur la foto).
- "Alhupi la fraŭlinon" - en la konkursoj de kantado, estis kutimo de la televidprezentisto Chacrinha alhupi tiun kantist(in)on kiu misagordis.
- "Ha lo, ha lo! Terezinjo" - tipa esprimo de la televidprezentisto Chacrinha.
- Favelo - brazila domaĉaro (laŭ Vortaro de Túlio Flores).
- Portelo - unu el la plej grandaj kaj famaj samblernejoj de Rio-de-Ĵanejro.
- Bando Ipanema - unu el la plej famaj sambularoj de Rio-de-Ĵanejro.
- Bahio - Unu el la ŝtatoj de Brazilo (laŭ PIV).



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!