Krom ĉio

(Originala titolo: Além de tudo)
Verkis: Benito di Paula
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, vi ŝajnigis sin hontema kaj timida
Senmova restis kvazaŭ sendecida
Kiam mi diris, ke mi ŝatas vin
Do vi rigardis min kaj malrapide spiris
Sed malhezite delikate diris,
Ke mi ne devus tiel ŝati vin

Tamen vivo estas tia kaj malgraŭe 
Mi vin ŝatas eĉ kun monda vol' kontraŭe
Ĉar eble post unu tago, du aŭ tri aŭ kvin
Vi povos ŝanĝi la sintenon kaj serĉadi min
Ho karulin'!

Mi restos tie ĉi ĝis veno de la frumaten'
Alportanta vin al mi
(Mi restos tie ĉi)



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Granda Karulo kiun mi delonge konis en lá movado...

    ResponderExcluir
  2. Mi tre ŝatas tiun muzikon,! Gratulon pro la bela prezentaĵo!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!