Belen', adiaŭ al vi

(Originala titolo: Peguei um ita no norte)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Fernando Larocca

Feliĉa mi enŝipiĝis,
en Rion iras, ho Di',
adiaŭ gepatroj, mi diris,
Belen', adiaŭ al vi.

Aj, aj, aj, aj,
Belen', adiaŭ al vi
Aj, aj, aj, aj,
Belen', adiaŭ al vi

Diversajn aĵojn mi vendis,
ceterajn gardigis mi,
tre baldaŭ, mi jam decidis,
ne venas mi tien ĉi.

Aj, aj, aj, aj...

Ploradis mia patrino:
"Bonagu vi" diris ŝi,
premante min al la sino,
"Kaj ĉiam vin helpu Di'".

Aj, aj, aj, aj...

En Rio longe mi loĝis,
du jarojn, ja, pli malpli,
neniam tien mi iris,
Belen', adiaŭ al vi.

Aj, aj, aj, aj...


Rim: Beleno = brazila urbo, ĉefurbo de Parao.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Belém, adiaŭ al vi

2 comentários:

  1. Eble pli ĝuste estas Belemo. Laŭ historio, Betleĥemo.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Vi pravas, Lumario. En la alia versio, la tradukinto Wladimir Simão lasis ĝin originale, "Belém": https://brazilakolekto.com/2017/11/belem-adiau-al-vi.html

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!