Nigra bel', nigrulino

(Originala titolo: Preta pretinha)
Verkis: Moraes Moreira k Luiz Galvão
Traduko: Flávio Fonseca

Dum mia kurado mi nur volis
Voki vin dum foren veturis pramo

En miaj ideoj ne troviĝis
Sol', sol', neebla sol'
Tial mi vokos vin
Kaj vi venos al mi

Laja' rara', lara' rara', rara'
Nigra bel', nigrulino
Nigra bel', nigrulino
Nigra bel', nigrulino
Nigra bel', nigrulino

Vi malfermu la fenestron
Por eniro de l' aŭror'

Mi estas birdo kiu vivas flugadante
Nur flugadante ĝis neniama fin'
Aj aj aj aj saŭdado, vi ne mortigu min



Kantas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Ĉi kanto rememorigas min pri la alia, kiu diras, ke negro ĉiam (r)estas nigra, sed blankulo konstante, dum sia tuta vivo, ŝanĝas siajn kolorojn...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ja, temas pri bela kanto de Tarcísio Lima sur aŭstralia teksto, ĉu ne?

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!