Jen mi se ne estas vi

(Originala titolo: Fico assim sem você)
Verkis: Abdullah k Cacá Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Jen aviadilo
Sen flugil' kaj filo
Sen patro, jen mi sen vi
Ne estas fajr' el ligno
Sen esti cindro-signo
Jen mi se ne estas vi...

Klarigu al mi vi karin'
Ĉu venos al ĉi volo fin'
Necesus esti miloj
Da multaj amplifiloj
Por diri ke mi amas vin'

Amo sen kiseto
Patrino sen ideto
Jen mi se ne estas vi
Cirko sen pajaco
Princino sen palaco
Jen mi se ne estas vi

Tuj estu vi en mia mano
Ho kial nun vi estas for?
Min havu via brako
Mi estu via pako
Mankanta en ĉi via kor'

Se vi ne estas ne ekzistas mi
Kaj la soleco kaj malĝojo min punas
La horo pigras, malrapidas ĝi
Al mi horloĝo nur maloportunas
Ho ve, ho ve...

Beb' sen suĉileto
Rome' sen Ĵulieto
Jen mi se ne estas vi
Varma sun' sen plaĝo
Dolĉaĵo sen fromaĝo
Jen mi se ne estas vi.

Tuj estu vi en mia mano
Ho kial nun vi estas for?
Min havu via brako
Mi estu via pako
Mankanta en ĉi via kor'

Se vi ne estas ne ekzistas mi
Kaj la soleco kaj malĝoj' min punas
La horo pigras, malrapidas ĝi
Al mi horloĝo nur maloportunas
Ho ve, ho ve...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!