Bohemio

(Originala titolo: A volta do boêmio)
Verkis: Adelino Moreira
Traduko: Vitor Mendes

Bohemio
Revenas mi tie ĉi,
Kaj mi petegas al vi, novan aliĝon al l' ar'...
Jen mi kun amikoj al kiuj instigis
Mi al ĝojo kaj kaj ilin plorigis
Pro la sono de mia gitar'...

Bohemio
Ĉar malproksime mi restis
Jen ke klaĉuloj ridetis, kaj moke diras pri mi
Bohemian', kial do li revenas denove?
Li kun ĝojo foriĝis sinŝove
Kial revenas do li?

Nu, okazas, ke virin' floris en mia vojo
Kun tenero, mildeco, amĝojo
Kaj estiĝis ŝi mia ampar'
En kompren' ŝi brakumis kun rido de sun'
Kaj ŝi diris: karul' iru nun
Kaj kun vi estu ĉiam gitar'

Iru vi, al riveroj, al montoj, kaskadoj,
Kaj vi revu ĉe novaj kantadoj
Kaj brakumu l' amikojn de l' kor'
Iru for, ĉar konsol' al mi estas pro tio
Ke mi scias ke post bohemio
Vi plej ŝatas min, do, iru for…


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!