Brava nova cirkvitero

(Originala titolo: Admirável chip novo)
Verkis: Pitty
Traduko: James Rezende Piton

Jen sistem-paneo
Ĉar iu misagordis min,
Roboto kun okuloj de maŝin'.
Mi ne konsciis, ke mi estas varianto
Mi ĉiam kredis min vivanto

Anstataŭ l' artikoj, nur ŝraŭboj, akumulator'
Mi kredis, ke en mi batadis iaspeca kor'
En mi ĉio ja senvivas, ĉio laŭ programo
Kaj mi kredis min libera de la framo

Sed ili jam venas denove
Kun la klara cel':
Rekonfigur' de l' sistemo.

Pensu, faru, volu, trinku
Legu, voĉu, ne forgesu
Uzu, estu, aŭdu, diru
Havu, loĝu, pagu, vivu

Pensu, faru, havu, trinku
Legu, voĉu, ne forgesu
Uzu, estu, aŭdu, diru

(Ne, sinjor', jes, sinjor'
Ne, sinjor', jes, sinjor')

Sed ili jam venas denove
Kun l' evidenta cel':
Rekonfigur' de l' sistemo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!