Indiĝeno

(Originala titolo: Um índio)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Afonso Camboim

Descendos indiĝen’ de plurkolora stelo ege brilplena,
De stelo alvenonta en rapideco fulma kapturnigema
Kaj surteriĝos en la kor’ de suda hemisfer’
En Amerik’ en hor’ konvena.
Tuj poste la eksterm’ de la lasta naci’ indiĝena
Kaj de la spirito de l’ birdoj de l’ fontoj de pura akvo,
Pli rafinita ol la plej rafinita el la rafinitaj teknologioj.

Jen li,
Sentima eĉ pli ol Muhammad Ali
(ĉar vidis mi)
Pasie, sed pasie kiel Peri
(ĉar vidis mi)
Trankvila, nevenkebla kiel Bruce Lee
(ĉar vidis mi)
L’ aŝe’ de l’ afoŝe’ Filoj de Gandhi,
Jen li.

Integra indiĝen' korpfizike prezervita
En ĉia gas’, ĉia solido, kaj en ĉia likvo
En vortoj, atomoj, anim’, kolor’
En gesto, lum’, odor’, en ombr’, en grandioza son’.
En samdistanca punkt’ al Atlantik’ aŭ al Pacifiko
De l’ objekto radiluma suben venos l’ indiĝen’,
Kaj tio, scias mi, kion li diros/faros
Mi ne scias diri, ve, eksplicite.

Jen li,
Sentima eĉ pli ol Muhammad Ali...

Kaj tio kio tuje revelaciiĝos al la gentoj
Al ĉiuj miregigos, ne pro esti ekzota
Sed pro la fakto, ke ĝi povis kaŝiĝadi
Fariĝinte tiam evidento.


Rim:
- Peri = Ĉefrolulo de l' historia romano O Guarani (t.e. La Gvaranio) verkita de la fama brazila verkisto José de Alencar.
- Aŝeo (originale axé) = La sankta forto de ĉiu oriŝao, kiu plivigliĝas, laŭ kandombleo, pro la oferaĵoj kaj ritoj far la kredantoj.
- Afoŝeo = Ankaŭ nomata "strata kandombleo", estas karnavala strata irantaro. Temas pri afrik-brazila manifestacio kies radiko apartenas al la iorubaa popolo. Ĝenerale, ĝiaj anoj estis ligataj al kandomblea aŭ umbanda templo. La esploristoj konsentas, ke afoŝeo naskiĝis en Bahio.
- Filoj de Gandhi (originale Filhos de Gandhi, kun la prononco "Ganĝi") = La plej granda kaj onidire la plej bela afoŝeo de la Salvadora karnavalo. Ĝi konsistas ekskluzive de viroj kaj inspiriĝas je la principoj de ne-perforto kaj paco de la hinda pacifisto Mahatmo Gandhio. La grupo prezentas la afrik-religian tradicion per la ritmo de agogo (perkutilinstrumento) kaj per iĵeŝaaj kantikoj en iorubaa lingvo. Ili uzas blankajn littukojn kaj bantukojn kiel kostumoj, por simboli la hindajn vestaĵojn.



Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!