Daŭrigo antaŭen

(Originala titolo: Tocando em frente)
Verkis: Almir Sater k Renato Teixeira
Traduko: Cícero Soares

Mi paŝadas lante ĉar jam tro rapidis
Portas ĉi rideton ĉar mi ploris same tro
Nun mi sentas min pli forta, pli feliĉa, eble
Kun mi la sendubo pri malmulta mia sci'
Aŭ pri nesci'

Koni pri la bandoj kaj abandon'
Pri kolor' de l' koto kaj de l' koton'
Bezonatas amo por la pulsad'
Bezonatas paco por rida son'
Bezonatas pluvo por florburĝon'

Pensas mi ke l' vivplenumo estas kon' ambaŭa:
La kompren' de l' marŝo kaj daŭrig' antaŭen
Kiel maljuna vakero dum bovkondukado
Mi irigas tagojn laŭ la longa pad' kun ĝoj'
Mi estas voj'

Koni pri la bandoj kaj abandon'...

Ĉiu homo amas iam, ĉiu homo ploras
Iam ni alvenas, poste jam ni foras
Ĉiu hom' el ni komponas sian vojon
Ĉiu mem estul' kunvivas kun naturkondiĉ'
Por la feliĉ'

Koni pri la bandoj kaj abandon'...



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

14 comentários:

  1. Gratulon al Kikero, liaj tradukoj estas brilaj, poezie kaj ritme.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, mia kara amiko. Mi esperas vidi pli da kontribuajhoj viaj! Via traduko por Pena do Tiê tre plachis.

      Excluir
  2. Bonege!👏🏼👏🏼 Mi tre ŝatas tiun muzikon. Dankon!

    ResponderExcluir
  3. Elkoran gratulon kaj varmajn aplaŭdojn, Cicero! Mirinda traduko! Mirinda kanto! 😍❤️💚👏👏👏👏

    ResponderExcluir
  4. Bonega traduko kaj interpretado, Cicero!
    Gratulon al vi kaj al Favio!

    ResponderExcluir
  5. Absolute mirinda tiu traduklaboro, fakte rekreado de la originala etoso. Ĝi meritas ĉies laŭdojn kaj aplaŭdojn! Ekzemple de tiu mirindaĵo: "Koni pri la bandoj kaj abandon'/ Pri kolor' de l' koto kaj de l' koton'". Aplaŭdojn do!

    ResponderExcluir
  6. Bonega... GRATULON,kara instruisto.

    ResponderExcluir
  7. Unu el viaj plej bonaj esperantigoj, kiu sonas tiel nature kaj impresas kiel originalo! Gratulojn!!!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!