Iru, bovisto

(Originala titolo: Boiadeiro)
Verkis: Klécius Caldas k Armando Cavalcanti
Traduko: Sylla Chaves

Iru, bovisto! Aŭror’ gvidos vin!
Forportu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!

Frue matene miajn bovojn laŭ la vojo,
Ĉiam kun ĝojo, al paŝtejo gvidas mi...
Deko da bovoj, tre malmulte, nenieto...
Tamen pli belaj ne ekzistas tie ĉi.

Iru, bovisto! La Sun’ gvidos vin!
Venigu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!

Je la reveno, posttagmeze, ĉe la vojo
Miaj gefiloj ĉiuj kuras tuj al mi...
Nur dek infanoj, tre malmulte, nenieto...
Tamen pli belaj ne ekzistas tie ĉi.

Iru, bovisto! La Sun’ gvidos vin!
Venigu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!

Kiam alvenas mi ĉe l’ pordo de la korto,
ĉiam Rozinjo por brakum’ kuras al mi...
karino mia, tre malgranda, nenieto...
Tamen pli bela ne ekzistas tie ĉi.

Iru, bovisto! La Sun’ gvidos vin!
Venigu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Dirce Sales)
Rim: tiu registraĵo estas farita antaŭ multaj jaroj, tial la kvalito ne estas tre alta.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).





Vidu alian version:
Bovisto

3 comentários:

  1. Mi havis la grandan plezuron sonregistri tiun klasikaĵon en Esperanto antaŭ jaroj kaj la muzikaranĵo estis farita de granda amiko kaj kompetenta muzikisto, Kleber Matos, kiu jam forpasis.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!