Sensenca

(Originala titolo: Qualquer coisa)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Tiu babilad' estas sensenca
Vi jam troviĝas tro trans normalec'
Peco da ideo ene pendas
Ja da ideo pendas ene pec'

Ne ĝeniĝu, ne, obla bajon',
Lasu l' obeon, lasu l' obeon
Ĉar for arane',
For arane', for araneo,
Ne la feo neas ĉaron
Nek la faro kreas kleon
Je tia teo, je tia teo
Via babilad' jam estas ese'

Kveras mi por tero, pro la despero
Kveras mi por kvero, erara ero
Kveras mi ke vi gajnu, ke vi vere ŝajnu
Estas mi ansero krianta "panjon"
Mia babilad' estas sensenca
Kaj vi jam trapasis tro tre...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Ho! Bonege. Mi pensis, ke ne eblus fari tradukon el tiu muziko.
    Gratulon, Flávio.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, Vicente!
      Tiu ĉi ja estis malfacila. Tamen mi ŝatas tiajn defiojn, kvankam mi ne certas, ĉu mi ĉiam atingas bonajn rezultojn.

      Excluir
  2. Brila traduko! Gratulegon, Flávio!👏👏

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!