Neatendite

Verkis: Dirce Sales

Neatendite,
trumpetoj sonas tra l' aero.
Neatendite,
sonoriloj alvokas nin...
Esperanto!
Jen la mesaĝo tiel bela.
Esperanto,
kaj niaj koroj enamiĝis!
Esperanto,
el la lumturoj meze en maroj.
Esperanto,
ĝis la kabanoj sur montaroj...
En boskoj, arbaroj, ie ajn...
En boskoj, arbaroj, ie ajn...
Vilaĝ' aŭ urboj
kie sin trovas iaj koroj,
Esperanto,
kaj sonoriloj alvokas nin...
Esperanto
el la steloj en foresto.
Esperanto...
Al niaj amoj...
samideanoj...
Ja! por eterne festos.



Kantas: Dirce Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Gratulon, kara amikino Dirce! Kia mirinda omaĝo
    al nia amata lingvo! Poezia, dolĉa kanto tre bonvena al nia magia kristnaska etoso!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!