Amerika kanzon'

(Originala titolo: Canção da América)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Amiko estas gardinda en
La sepŝlosila orujo
Ene de l' kora bon'
Tiel asertis kanzon' fama en Amerik'
Sed ploris eĉ la kantist'
Je vid' de l' forir' de amik'

Sed la restul' flugadis per sia pens'
Pro la kant' de l' alia memor'
Kaj la flugul' restadis per sia pens'
Kun memoroj de la kanta kor'

Amiko estas gardinda en
La liva flanko de l' brusto
Eĉ se la tempo kaj disto staros, jes
Eĉ en kanzona forges'
Ĉar kio gravas, jen ĝi:
La voĉo plena je kares'

Ĉar estu ja iel ajn
Venu ja io ajn
Iam ajn, amiko, denove
Mi vidos vin
Iam ajn, amiko, ni certe revidos nin



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Se estos intereso lerni pri kanzon-tradukarto, pristudu la suprajn proponojn kaj solvojn. Mesaĝeto al mi mem.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!